Urba ekologio

Grandtokia Areo, Japanio, la plej loĝata urba areo de la mondo, kun ĉirkaŭ 38 milionoj da loĝantoj.
Ladurbo en Manilo.

Urba ekologio estas fako kies studcelo estas la interrilato inter la loĝantoj de urba aglomeraĵo kaj ties multaj interagadoj kun la medio. Temas pri fako kun formanta teoria kampo kiu aplikas konceptojn kaj teoriojn de la tradicia ekologio, sed kiu nutras sin per la dialogo kun aliaj fakoj (urboplanado, ekonomio, sociologio, antropologio, geografio, inĝenierado, juro kaj historio). Ĝi aperis sendube kiel reago kontraŭ la troa specialigo de ĉiu el la fako de sciaro.

Kelkaj el ĝiaj celoj kiuj estas pli elstaraj estas la analizo de la urba strukturo, la kvantigo de la fluo de materio kaj energio kiu interrilatigas la urbon kun sia medio kaj permesas ĝian kontinuecon, la studo de la efiko produktita de la diferencaj homaj agadoj sur la medio kaj la serĉo de multflankaj kriterioj por la administrado de la urboj.

Estas multaj la laborplanoj kiuj enhavas grandan varion de vidpunktoj kaj metodoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search